====== Internacia Esperanto-Ĥoro ====== {{ http://u1.ipernity.com/12/45/03/5544503.f573dbb2.240.jpg|IEĤ dum UK94 en Bjalistoko. Fotisto: Kalle Kniviilä}} La Internacia Esperanto-Ĥoro (IEĤ) estas neregula grupiĝo de kantemuloj kiuj kunvenas por provludi ĉiun [[wpeo>UK|Universalan Kongreson]], kaj prezenti tie mallongan programon de [[wiki/kat/hxormuziko|ĥora muziko]] (ĝenerale, kun akompano de piano), kadre de la Internacia Arta Vespero. La provludoj kaj prezentoj estas parto de la aktivado de [[wpeo>Muzika Esperanto-Ligo|MEL]]. Ĝin kreis [[wpeo>Dimitar Terziev]], kiel daŭrigo de la Ĥoro de Sofiaj Esperantistoj, ankaŭ fondita de li. S-ro Terziev estis ĝia ĥorestro ĝis la [[wpeo>86-a_UK_2001|86a UK]], en Zagrebo, en 2001. Poste ĝin gvidis lernanto de S-ro Terziev, Laĉezar Kraŝtev. En la lastaj UK-oj, la gvidanto estis [[Alan Bishop]], nuna prezidanto de MEL. ===== Repertuaro ===== Muzikfolioj kun kantoj de IEĤ kutime aperas en //MUZIKO//, la bulteno de MEL. Jen kantoj de IEĤ aldonitaj (eventuale, aldonotaj) al tiu ĉi kantaro; kun rekta ligilo al muzikfolioj, se tiu ekzistas: * [[ekflugu pens]] * [[kanto_de_ligo]] - {{:muziknotoj:kanto_de_ligo.pdf| }} * [[la espero]] - {{:muziknotoj:la_espero.pdf| }} * [[ree cxe mi]] - (bilda muzikfolio; sekvu la ligilon) * [[sed_sxvelos_nia_esper]] - {{:muziknotoj:sed_svelos_nia_esper_.pdf| }} * [[signo_del_esper]] - {{:muziknotoj:signo-del-esper.pdf| }} Pliajn ĥormuzikojn en tiu ĉi kantaro eblas trovi (ofte kun [[wiki/kat/notoj|muzikfolioj]]) sub la etikedo [[[[wiki/kat/hxormuziko]]. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.gazetotekolanti.com/muziko/index.html - Kelkaj ekzempleroj de //MUZIKO//, enhavantaj plurajn muzikfoliojn. * http://www.ipernity.com/doc/kallekn/5544503 - Originala retejo de supra bildo {{tag>grupo}}