====== Intervidigxo Kun La Kolonelo ====== //Teksto kaj muziko de M. Sxcxerbakov// ===== Teksto ===== Venu, kolonel', vi gxustas gxis frenez', Nigras pro maldormo kvazaux noktomez'; Nu do vin arangxu, nur sen gxen', mi petas, Simple liberigu vin for de l' protez'. Vin varmigos pipo kaj vigligos vin', Plenas la pokalo je la or-fascin', Do gustumu la trinkajxon noblan, oldan, Sxajna amareco ne konfuzu vin. Trinku gxis la fund' kaj ek al la afer', Morgaux komencigxos la atak-infer', Acxaj kaj sencelaj bucxo kaj masakro - Ankaux vin atendas morgaux cxi mizer'. Stabe oni disputacxis kun fervor', La ordon' detale pretas jam, sinjor', Morgaux vi komandos - kaj la cxen' ringigxos: L' regiment' pereos en atak' dum hor'. Mil' da mortoj hore - rava ekzekut', Por la bizarajxoj stabaj sang-tribut', Tio, vi konsentu, ne ridindas tute, Aux, se angle mi parolu do - not good1. El la diritajxo sekvas sola ver': Strikte ekskludendas el la cxen' cxener', Gxuste tial mi hodiaux vin alvokis, L' vinon veneninte gxuste por l' afer'. Kion mi preventis kaj cxu kun util', Kies agoj previgeblas, kies stil', Poste proparolos ni sed nun - adiaux, Agas jam la tokso - largxas la pupil'... Bonan vojon, kara, ne akuzu min, Sekvan gaston jam venigis la destin': Multajn rendevuojn mi hodiaux fiksis Kaj akceptos cxiujn gxis la pleja fin'... -'not good' - 'ne bone' (angle) {{tag>litero_i kanto}}