====== Iom da paco ====== ^Melodio|[[wpde>Ralph Siegel]], kantita de [[https://de.wikipedia.org/wiki/Nicole_(S%C3%A4ngerin,_1964)|Nicole]], 1982| ^Germana titolo|[[wpde>Ein bißchen Frieden]]| ^~ teksto|Wie eine Blume am Winterbeginn| ^~ auxtoro|[[wpde>Bernd Meinunger]], 1982| ^E-tradukinto 1|[[wpeo>Joachim Gießner]]| ^E-tradukinto 2|Karl Bernhard| {{ :muziknotoj:iom-da-paco.png?500}} ===== Teksto 1 ===== Ja kiel floron cxe l' vintra komenc' , kaj fajron en venta, glacia potenc' , kaj kiel pupon, sxatatan malpli min tre ofte sentas mi. Kaj tima mi vidas la nubojn sur l' cxiel' , mi auxdas la birdojn flugantajn sen cel , Mi kantas en tim' pro obskura minac' , esperas, ke estu pac' . //Refreno:// >Iom da paco, iom da suno por nia tero, por nia nuno. Iom da paco, iom da gxojo, iom da varmo mi petas por ni. Iom da paco kaj da revado kaj por la homoj ne plu plorado. Iom da paco, iom da amo, estu l' espero, ne iluzi'! ! Ne pro miaj kantoj sxangxigxas event', mi estas knabin' nur, kantanta laux sent', senhelpa, soleca, birdet' sen potenc' kun tim' pro la sxtorm-komenc' . //Refreno// ===== Teksto 2 ===== Jen kiel la floro en vintrokomenc´ kaj flamoj de fajro dum frosto en vent´, sentante min pupon pro misa atent´, mi spertis laŭ mia senc´. Mi vidas forŝvebi la nubojn de l´ alt' kaj auxdas la kriojn de l´ birdoj en vent´; timante malhelon, kant´ sonu kun sent´, malpaco fariĝu halt´. //Refreno:// >Iom da paco, iom da suno, por nia tero, iom da lumo. Iom da paco, iom da ĝojo. Iom da varmo, deziras mi. Iom da paco, iom da revo kaj ke la homoj ne ofte ploru. Iom da paco, iom da amo kaj ke esperon ne perdas mi. Mi scias, aferon ne ŝanĝas la kant´, mi estas knabino, parolas laŭ sent´. Soleca birdeto, sen helpo en vent´ – sentas, ŝtormegos en land´. //Refreno:// >Iom da paco, iom da suno, por nia tero, iom da lumo. Iom da paco, iom da ĝojo. Iom da varmo, deziras mi. Iom da paco, iom da revo kaj ke la homoj ne ofte ploru. Iom da paco, iom da amo kaj ke esperon ne perdas mi. Kantu, kantu vi kun mi, por mondpaca harmoni´. Kantu, kantu vi kun mi, por mondpaca harmoni´. {{tag>kanto litero_i germana notoj}}