====== Iomete da suno ====== ===== Teksto ===== La suno sendas radiojn el si por doni la sanon al vi kaj al mi, vivo el kreskas el varma aer' kaj gxojas la tuta ter'. La sunon bezonas kaj floro kaj best' al gxi forflugadas la birdoj el nest', kaj tuta naturo ridetas al gxi do, kune ekkantu ni: Estu la tero por cxiam suna, kaj cxiu homo sin sentu juna. Estu la tero por cxiu bela, estu sekura la homa dom'. Estu la vivo cxiam kolora, gxoja kaj sana kaj sendolora. Por cxiuj brilu la suno hela kaj estu frato por cxiu hom'. Prenu nian kanton nun. Portu alten gxin al sun; la esperon havu ni ke farigxu cxio cxi. {{tag>kanto litero_i}}