====== Iras abiturient' ====== ^E-teksto|[[wpeo>Kálmán KALOCSAY]]| ^MIDI|{{:muziko:iras_abiturient.mid}}| Studenta adiauxa kanto el la latina ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:iras_abiturient.png}} //Refreno:// >Iras abiturient' - Jam for… Adiaux, kamarad-tacxment', - Jam for… /La voj' al hejmo antaux mi, Filistro estos ankaux mi, Jam for… Jam for… al voj', Ni kisu nin je lasta foj'./ (2-foje) Dum splena hor', cxagrena hor' Cxe l' kor' min ekkaresis Argxentsonor' de l' rememor' Pri la tempoj, kiuj cxesis. Gxojricxa temp', felicxa temp' De la knab' facilanima! Ho, viv-abund' en korprofund! La viv' estas senlima! Senpena sort' kaj plena fort', Amika rondo varma! Kortusxa fid', plenbusxa rid' Pri ia farso cxarma! Ho, ora viv' gxojflora viv', Flugiloj kaj gxojfrapantaj! Malgxoj' kaj dub'? Facila nub'! Projektoj dolcxe vantaj! Studenta temp'! Ho, venta temp'! Agx' de printempa vento, Agx' de April': en blanka bril' Burgxonas knabosento. Naiva am'. Je kiso jam La lip' soifa estas Kaj per admir' la amdezir' La amatinon vestas. Naiva poz': he, sen ripoz' Nur supren sur deklivo! Infana songx', ho vana songx', Cxar vekas zorg' de l' vivo ... Reportu brilon al la malgxojanto, Malnova, kara kant' adiauxkanto: >Iras abiturient' Jam for… Adiaux, kamarad-tacxment', Jam for La voj' alhejme antaux mi, Filistro estos ankaux mi. Jam for… al voj'… Ni kisu nin je I' lasta foj'. Infana songx' ho vana songx', Cxar vekas zorg' de l' vivo, Kaj svenas gxoj', kaj venas voj' Malsupren sur delikvo. En juga dev' la fluga rev', La songxa mond' ekpalas, Flugila sving' sen cel-ating' Lamigxas, kaj — ni falas. Nenia sav'. Ecx ama rav' Ne helpas por levigxo, Cxagrenos nin, ke venos fin': Aux tromp', aux senrevigxo. Kaj post esper' la malprosper' Eterna kaj rigida, Splenigas nin, plenigas nin Per sagx' vinagr-acida: Por kio lukt'? Acida frukt' Ja estas la espero, Kaj gxi de sur brancx' sen matur' Defalos al la tero. Do, lasu nur: viv' pasu nur, Cxar estas ver' ordona, Ke estas mond' kaj restas mond' Malgxoja kaj malbona. Ho, ploru, ploru kun la ekploranto Malnova, kara kant', adiauxkanto: >Iras abiturient', Jam for… Adiaux kamarad-tacxment', Jam for… La voj' alhejma antaux mi, Filistro estos ankaux mi. Jam for… al voj'. Ni kisu nin je l' lasta foj'. (El Ada Csiszár: //En nacia vesto//) (1918-1920) {{tag>kanto litero_I latina studenta junulara notoj midi}}