====== Iras la kantet' laŭ rondo ====== ^Originala titolo|"Ходит песенка по кругу"| ^Muziko|[[Oskar Felcman (Оскар Фельцман)]]| ^Originala teksto|[[Miĥail Taniĉ, Igorj Ŝaferan (Михаил Танич, Игорь Шаферан)]]| ^Originala plenumo|[[Eduard Hil (Эдуард Хиль)]]| ^Esperanta teksto|[[Jaroslavna Puŝkarskaja, Julija Dunajeva, Aleksandr Ĥrustaljov]]| ^Tipo|traduko| ^Esperanta plenumo|[[Aleksandr Ĥrustaljov]]| ===== Teksto kun akordoj ===== ''Bb Cm'' Ie ĉi-kantet' verkiĝis, ''F Bb'' Kaj kun rapidec' raketa '' Bb Cm'' Sammatene translokiĝis ''F Bb'' Al alia flank' planeda. >Rf: '' Bb7 D# Bb'' >Preterfluge, preterire '' F F7 D7'' >Perboate, perbicikle ''G Cm D'' >Al amiko adresata '' D7 Gm'' >Iras kant' laŭ rond', kantata, '' C7 F Bb Bb7'' >Ĉar ja ronda estas Tera glob'. '' D# D#m D7 Gm'' >Al amiko adresata Iras kant' laŭ rond', kantata, '' C7 F Bb'' >Ĉar ja ronda estas Tera glob'. '' F Bb F Bb'' >Lo - lo, lo - lo. Lo - lo, lo - lo. De l' komenco aŭ de l' fino Oni kanton kanti rajtas Simple, sun' en kanto brilas, Riveret' en ĝi lirladas. >Rf: Eblas senti gajon, triston Kun anime-kora kanto, Kun pasanto renkontita Ĝin dividi kvazaŭ panon >Rf: {{tag>litero_I kanto rusa}}