======Iros mi en jeto====== ^Muziko|[[John DENVER]]| ^Esperanta teksto|[[Hanso BECKLIN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Leaving on a Jet Plane| ^Originala plenumo|[[John DENVER]]| ^Originala teksto|[[John DENVER]]| Pro la apero de la kanto en 1969, la zenito de la Usona milito en Vjetnamujo, ĝi estas forte ligita al tiu periodo en la Usona historio. {{youtube>SneCkM0bJq0?medium}} ===== Teksto ===== Pakis mi valizojn, ĉiujn el Jen pordo via, sub nokta ĉiel’ Vin veki devas mi por adiaŭi. La ĉielo krepuskas en frumaten’ Taksio hupas post sia ven’ Forironte, moroza estas mi... >//Refreno:// >Min kisu, ridetu por >dolĉaj tagoj en memor’ >Ĵuru al mi amon en forest’ >Ĉar iros mi en jeto >Ne sciante pri onta reven’ >kontraŭvole iros mi. Tro da fojoj mi vin desapontis, kapricojn sekvis, poste hontis Promesas mi, ke tio ĉesis jam Ĉie pensos mi pri vi Ĉiun kanton kantos mi pro vi Mi portos al vi ringon de la am’ >//Refreno// Jam temp’ estas por la forir’ Unu fojon kisu min sen detir’ Fermu palpebrojn, mi iros supren. Revu pri venonta tago Kiam iros mi ne sub la flago Pri posta ĝojo, ne pri nun, tamen… >//Refreno// {{tag>kanto litero_l angla usona traduko}}