====== Iru en vic ni! ====== ^Muziko|Melodio de "Fratoj al sun', libereco"| ^Esperanta teksto|[[G. ROZENBLAT]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Iru en vic' ni lauxtakta, — Kaj plifortigxos spirit', Al libereco verfakta Venos ni ne sen milit'. Oni nin tenis en cxenoj, Longe turmentis malsat', Pasis la temp' de malbenoj, Sonas pri vengx' horlogxbat'. Estas jam temp' por komenci, Al la batal' kun rapid'! Cxu ni ne povas intenci Vivi sen ora bovid'? Estas popolaj ni idoj, De laboranta popol', De la fratligo decidoj — Nia devizo kaj vol'. Tronoj ekzistas la brilaj Pro laborista dormad'; Estu do preta pafilo, La bajonet' kaj grenad'! Agon kredante tre loga, Vicojn lutinte per fer', Iru batali aroge Ni kontraux jug' de mizer'. Per nia man' ni forigos Premon de multa centjar', Nin la laboro kunligos, Flirtos la rugxa flagar'. {{tag>kanto litero_i germana laborista}}