====== Islanda sunhimno ====== ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Originala titolo|O, blessud vertu sumarsól| ^Originala teksto|[[Páll Olafsson]]| ===== Teksto ===== Benata suno de l’ somer', en vi ornamas sin la ter', la alta mont', la blua lag' en ora, brila tag'. La ondojn de torent' kaj mar' ardigas via or-harar', en ora ret' cxirkauxas gxi la vangon de l’ glaci'. En vi sin vestas nun la ter' kaj cxiu homo en esper'; se vangon malsekigis larm', gxin kisas via varm', La birdon kaj la valon vi plenigas nun je melodi', la tagoj kuras kiel lud' en vent' de l’ varma sud'. Ho, cxion naskas, nutras vi sur mont', en val', en simpati'; se vi subiras, staras flor' kaj ter' en rosa plor'. Benata suno de l’ somer', en vi ornamas sin la ter', la alta mont', la blua lag' en ora, brila tag'! {{tag>kanto litero_i islanda}}