====== Israelo kantas ====== Modernaj kaj malnovaj israelaj kantoj en Esperanto. Tekstoj de la samtitola kasedo Eldonis A. WANDEL, JELI, Tel Aviv, 1982. ===== Teksto ===== {{ bildoj:israelo_kantas.jpg}} Flanko A *1 [[Gxoju fratoj (Hava Nagila)]] *2 [[Haleluja]] *3 [[Dum vespero aux mateno]] *4 [[Venu panjo]] *5 [[Pasis jam noktomez']] *6 [[Ho, kiel bone, agrable]] *7 [[Bonvenu paco sur vin]] Flanko B *1 [[Luno lumas]] *2 [[Lando, lando]] *3 [[Finĝan']] *4 [[Kredu, venos bona tag']] *5 [[Postsekvi vin la forlogantan]] *6 [[Jerusalemo de or']] *7 [[La mielo kaj pikilo]] == Enkonduko == Tiu cxi kantareto naskigxis kiel akompana teksto al la samnoma kasedo. Tamen, gxi havas ankaux propran meriton. Gxi arigas konatajn kaj sxatatajn israelajn kantojn pri cxiuj temoj, kaj el cxiuj epokoj: en la unua parto (1-7) trovigxas kantoj pri cxiutagaj kaj personaj temoj: amo, sopiro, gxojo de l'vivo. Ili fontas el diversaj epokoj: ek de la tagoj de la renovigxo de la hebrea lingvo ("Dum vespero aux mateno", de nia "nacia poeto" Hx. N. Bjalik) gxis la plej nova "Haleluja" - gajninto de la Euxrovizio konkurso en 1980. La dua parto (flanko B) konsistas el amkantoj de alia speco: amo de popolo al sia lando. Pluraj el ili estas ligitaj al nia longa historio de lukto por sendependeco kaj paco: "Fingxan'" - de la lukto por sendependeco en la kvardekaj jaroj, "Jerusalemo de or'", kiu preskaux farigxis himno en 1967, gxis "La mielo kaj pikilo" kiu ligigxas al la paco kun Egiptio, en 1982. Espereble tiu eta kolekto fidele reprezentas la buntan israelan kanto-folkloron, kaj de la muzika vidpunkto, kaj de la etnologia. A. Wandel {{tag>kantaro}}