====== Italia bolŝevista kanto ====== ^Esperanta teksto|[[Aug. SCHWENK]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== De la sangumita tero Krio svingis sin subita, Krio de subpremataro, Kiel ne jam ekauxdita. Tamen tie en Rusio Lumo nova helekflamas, Al sklavaro gxi proklamas: Venis nova temposfer'! //Rekantajxo:// >Bolsxevistoj, bolsxevistoj, Noblaj plej el komunistoj! Nur per vi, vi bolsxevistoj Realigxos la liber'! Lum' igxinta oriente, Plejbeligxas via brilo, Ecx en okcidento rugxas Jam la horizontprofilo. Kontraux servutec' levigxas De l' popoloj forta ligo. Ver' sin solvas de intrigo, Sklavoj pretas sen gxemer'. //Rekantajxo// Pli potence kaj pli klare Lumo nova briletadas. Jam ne plu la kalumnio Al cxi-radiar' invadas. Per radioj de cxi-lumo Koroj mil nun hele flamas. Cxien langoj mil proklamas: Venis nova temposfer'! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_i itala laborista}}