====== Ivanovo ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]| 1980 - 2000. ===== Teksto ===== Tra l’ senfina Rusio somero al Nord’ ne rapidas. Papiliaj flugiloj gxin portas susure en vent’. Sed fresxverde ridetas, ridetas arbaroj kaj suno reridas, leporetojn jxetante al milda postpluva silent’. Tra l’ senfina Rusio kampar’, iel-tiel semata post subnegxa atendo ekspiras lascive kun ard’. Ripozanta cxevoje, cxevoje lokul’ – vilagxano malsata akompanas la auxton per longa ebria rigard’. Mia sagxa amik’, ne admonu, ne moku min vane vi. Estis landoj majestaj en mia vagula destin’. Sed veturas refoje, veturas mi nun al Ivanovo tra l’ Patrujo amata, Patruj’, kiu amas ne min. Estas ver’, ke Patrujon kaj panjon ni mem ne elektas, estas ver’, ke ne estas problem’ ofendita forir’, sed la sentoj, la sentoj-serpentoj, en niajn animojn enplektas fadeneton de l’ amo, tremantan gxis lasta ekspir’. Kaj plu iras somero, portante varmeton al Nordo. Nova caro retiras la landon al starta lini’. Papilioj sxvebadas, sxvebadas aere en ama konkordo, kaj nin gvatas ebrie l’ Patrujo, amata de ni. Mia sagxa amik’, ne edifu, ne moku min vane vi. Paradizas Parizo, kaj vokas kun am’ Tel-Aviv’, sed refoje veturas, veturas mi nun al Ivanovo, – al la urbo, al kiu direktas min vojo de l’ viv’. {{tag>kanto litero_i esperanto barda}}