====== Ja Ni Venkos ====== ^Teksto|S. Ortega| ^Muziko|K. Itura| ^Kantas|[[Gianfranco MOLLE]]| ^E-teksto|[[wpeo>Renato CORSETTI]]-[[wpeo>Mauro La Torre]]| Origina titolo: Venceremos. Vidu ankaux alian tradukon: [[Venceremos]]. ====== Teksto ====== //Refreno:// >Ja ni venkos, ja ni venkos, >cxenoj mil jam ekpretas por romp'; >ja ni venkos, ja ni venkos, >malricxecon pelos ni for. De la grundo patruja profunda nun levigxas popola la kri'; anoncigxas la nova erao kaj ekkantas la tuta Cxili'. Memorante la bravan soldaton kiu glore batalis gxis mort' ni unuaj la morton alfrontos, al patrujo nenia perfort'. >//Refreno// Kamparano, soldato, virino, de l' patrujo student', laborist', agu cxiu por nia nacio, ankaux vi oficist' kaj minist'. Kaj la gloron ni semos en tero komunisma ja estos la mond' Kune ni historion estigos de la estont', de la estont', de la estont'. >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.iamvenoslibero.it/Kanzonoj/janivenkos.htm - Iam venos libero - retejo de Gianfranco {{tag>litero_j kanto}}