====== jam estas la hor' ====== ^Teksto|erik bugl/hanes vader| ^Muziko|erik bugl| noto: kanzono, kiu rekte kaj facile parolas pri sia temo. gxi ne bezonas komentojn. **cxampanjo** (Champagne) estas franca regiono fama pro cxampano kaj pro bataloj dum la unua mondmilito. originala titolo: Es ist an der Zeit ===== Teksto ===== en fora cxampanjo dum verda somer' papavoj abundas tra tomboj en ter' kaj herboj movigxas pro blovo de vent' flustranta malpeze tra tombosilent' sur kruco la via, mortinta soldat', ne estas la nomo sed nur simpla dat' mil-nauxcent-deksesa sen plia mesagx' kaj estis ecx ne deknaux-jara la agx' >//Refreno// >mi komprenas nun >ke ankaux vin ili trompis >kiel provas ankoraux nun ili cxe ni >cxu vian havajxon vi konis? >junon, forton kaj vivon vi donis vi amis knabinon, mortinta soldat', aux eble ne, cxar nur en paca viv-stat' dolcxeco kaj fido ekfloras sub sun' vi estis soldato por mort' ne por jun' kaj eble vi pensis «nun venos la mort' mi prenu la gxuon lauxeble per fort'» sed malgraux la tento cxe vera renkont' pli fortis ol cxio la sento de hont' >//Refreno// soldato, cxu gxoje vi iris al mort' aux time kun milda koler' pro la sort' sen sci' pri la vero gxis antaux la fin? cxu kuglo sxtal-pura en sol’ trafis vin aux cxu vian korpon elsxiris eksplod'? cxu panjon vi vokis dum lasta klopod'? cxu provis vi kuri surstumpe en van’? cxu kusxas cxi tie nur kruro aux man? >//Refreno// nur kruco plurestas, nur cxi tiu spur' de vi, sed auxskultu nun je mia jxur' por paco batali sen ebla forlog' se homojn ankoraux plutrompos mensog' okazos ke eble post la hekatomb' neniu plu restos por zorgi pri tomb' sed pretas jam homoj kaj egas fervor' malhelpi militon. jam estas la hor' >//Refreno// {{tag>kanto litero_j kasedo}}