====== Jam falas, falas la roset´ ====== ^Muziko|slovaka popolkanto| ^Origina titolo|Ej, padá, padá rosička| ^E-teksto|[[wpeo>Eduard V. TVAROŽEK]]| ^E-teksto 2|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Kantas|[[wpeo>Qexteto Esperanto]]| ^MIDI|{{:muziko:jam_falas_falas_la_roset.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:jam_falas_falas_la_roset.png}} Jam falas, falas la roset’, dormus jam mia okulet’, /:dormus la mia, dormus eĉ la via, nokte ne dormadis ili ja. :/ Falas foliar’ ĉe l’jarfin’, salutas mi vin, karulin’, /: do fartu bone, ne plu venos, ho ne, ne plu mi venados kisi vin. :/ ===== Teksto 2 ===== **Jen, falas, falas la roset'** Jen, falas, falas la roset' dormetus mia okulet' /:ho, dormus mia, ho, dormus via ni ambaux dormus en kviet'.:/ Jen, falas, falas la pluvet', kial malgxojas vi en pet'? /:Okulo larma, vizagx' malvarma, malgaja estas junulet'!:/ Jen, falas, falas foliar', adiaux estu, mia kar'! /:Vi jam ne ridos, min plu ne vidos, mi ne revenos el arbar'.:/ {{tag>kanto litero_j popola slovaka notoj midi akordoj}}