====== Jam morgaĆ­ ====== ^Muziko\\ Teksto| [[wpde>Hannes Wader]] (hanes vader)| ^Originala titolo| Schon morgen | Noto: biografio kaj revoj de kantisto ===== Teksto ===== diru kiel longe viaj piedoj la nudan grundon jam ne tusxis plu kaj tagojn, jarojn ili pasxis sur la asfalta kaj betona flu' nun kusxas jen finfine en la sablo lauxeble plej profunde via pland' la maro post-en-fluas viajn spurojn glatigxas cxirkaux vi la tuta strand' kaj jam morgaux, morgaux jam, la mara sepo el kiu venis iam cxia viv' malbone kuracitajn batojn, vundojn al cxiuj lavos, pusxos al fordriv' foren sxovos cxion gxis cxi-momento estantan centro de cxia aktiv' kiel longe vi dum lunaj noktoj dum sxtormoj volis krii al la mar' kiel en antikvo la kantistoj kutimis ofte laux defia far' sufoke ventofrapoj jam efikas nun pusxas vian krion al silent' reprenas gxin tuj poste el la gorgxo kaj gxin dissxiras poste dum moment' sed jam morgaux, morgaux jam, estos tempesto kaj komuna kaj kuragxa dolor-skand' pri tio, kio cxiujn dolorigas ne rompos la makzelojn sxtormo-grand' sed la vocxojn, cxies vocxojn, pelos auxdeblaj tra la tuta vasta land' {{tag>kanto litero_j}}