====== Jam tempas ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Jam tempas, jam tempas, jam estas kvaron' post junio, La noktoj forrabas de l' tagoj minutojn sen gxen'. Sed via rigardo preteras. Pro kio, pro kio? Kaj plenas la kor' ne de amo, sed de griza splen'. Jam tempas, jam tempas, jam la lignofajr' estingigxas, L' animon kaj korpon jam baldaĆ­ ekregos dormem'. Sed mano en mano senmovas, je varmo ne ricxas. Mi timas, ke varmo anima forlasas min mem. Jam tempas, jam tempas, tuj birdoj ekkantos serene, Kaj, nin salutante, la suno levigxos kun pret'. Sed kor' apud koro ne trovis konsolon komprene. Do, kial gojigu min tiu aĆ­rora ridet'? {{tag>kanto litero_j esperanto barda}}