====== Jano paŝtis ====== ^Auxtoro|moravia popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>A. Neužil]]| ^MIDI|{{:muziko:Jano_pasxtis.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Jano_pasxtis.png}} /: Jano pasxtis bovojn tri — sur kampo :/ Jano pasxtis bovojn tri sur la verda trifoli', sur la verda trifoli' — sur kampo. /: Lin atakis el arbar' — sur kampo, :/ lin atakis el arbar' fremdrabista cxasistar', fremdrabista cxasistar' — sur kampo. /: „Vian jakon tuj al mi — sur kampo, :/ vian jakon tuj al mi donu, aux batalu vi, donu, aux batalu vi — sur kampo". /: „Jakon mi nur donos for — sur kampo, :/ jakon mi nur donos for kun la sang' de mia kor', kun la sang' de mia kor' — sur kampo!" /: Furiozis nun batal' — sur kampo, :/ furiozis nun batal' gxis de Jano mortofal', gxis de Jano mortofal' — sur kampo. /: Lin senvivan kovras jen — sur kampo, :/ lin senvivan kovras jen bondora rozmaren', bondora rozmaren' — sur kampo. /: Kiu nur priploros lin — sur kampo, :/ kiu nun priploros lin? Pacxjo, panjo, karulin', pacxjo, panjo, karulin' — sur kampo? {{tag>kanto litero_j cxehxa moravia popola notoj midi akordoj}}