======Je la nom' Jesuo====== ^Muziko|[[Ralph VAUGHAN WILLIAMS]]| ^Esperanta teksto|[[Hanso BECKLIN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|At the Name of Jesus| ^Originala teksto|[[Caroline M. NOEL]]| Ĉi tiun faman anglikanan himnon tradukis Hanso BECKLIN por diservo dum JES 2021 je la Sankta Nomo Jesuo (ĉi tiu festo estas konata ankaŭ kiel la Cirkumcido de Jesuo). La du nomoj ligiĝas al du flankoj de la sama evento en Luko 2:21: //Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro.// (Londona Biblio) Kvankam eblas kanti la himnon laŭ diversaj melodioj, la tradukinto preferas KINGS WESTON. {{youtube>AylsvePYdj4?medium}} ===== Teksto ===== Je la nom’ Jesuo ĉiu klinos sin ĉiu lango laŭdos Reĝon de l’ Destin’ Al la Patro plaĉas tiu noma fort’ Ĉar ĉe la komenco estis Li la Vort’. Kreis voĉ’ Jesua ĉiun parton de nia universo, videblan aŭ ne: la anĝelojn, stelojn, kun ĉiela glor’ teron, oceanon, ĉi tie kaj for. Humile li venis kun eterna nom’ ripetota ade de l’ pekema hom’ fidele li portis senmakule ĝin kun ĝi li revenis de la morta fin’. Konsekru la koron, la altaron por ŝanĝi la skorion kontraŭ lia or’ malgraŭ ĉiu tento, tenu lin ĉe vi li povas konduki el la anarĥi’. Gefratoj, sciu, venos ja Jesu’ kun la gloro Patra, kun anĝela bru’ ĉiu homo staros antaŭ la tribun’ dume ni agnoskas lian regnon nun. {{tag>kanto litero_j angla himno traduko}}