====== Jen alkohol' ====== ^Muziko|| Woody Guthrie / tradicia kataluna melodio ^Esperanta teksto|[[Gunnar Fischer]]| ^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| ^Tipo|adapto| La ideo venis dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra, Slovakujo. Tio praktike estis la estiĝo de la grupo La VIPoj. La tekston Gunnar verkis dum la SES, kie la grupo prezentis la kanton la unuan fojon. [[JoMo]] tiom ŝatis ĝin, ke li transprenis ĝin por sia koncerto unu tagon poste. Dum la Junulara E-Semajno (JES) 2012/13 en Naumburg/Saale (Germanujo) kaj la Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2013 en Ostuni (Italujo), li prezentis ĝin denove. Dum sia koncerto dum la JES, JoMo iomete variigis la tekston de la unua strofo: Li kantis: "Kiam mi iris kun la barelo" / "kaj sonis voĉo: al la diboĉo". La Okulvitroj kun Roĉjo prezentis la kanton dum la Junulara E-Semajno (JES) 2012/13. Surbendigo de tio aperis en [[http://www.podkasto.net/2013/01/13/la-86a-elsendo/|la 86a elsendo de Varsovia Vento]]. ===== Teksto ===== {{ youtube>vdpwV0VCOWc}} Kiam mi iris sur voj' sen celo Jen supre brilis blua ĉie-e-lo Kaj diris voĉo Nun sen ripro-o-ĉo: Jen alkohol' por ĉiuj ni >//Refreno:// >Alkohol', alkohol', >alkohol', alkohol', alkohol', >tien ĉi venis por ebriiĝi >pri Esperanto fajfas ni >tien ĉi venis >por ebrii-i-ĝi, >pri Esperanto fajfas ni Drinkante ofte mi iĝis sperta Sed min turmentis soif' deze-erta Dum mi sopiris iu voĉo di-i-ris: Jen alkohol' por ĉiuj ni >//Refreno:// Mi mian glason ŝirmis per mano Kaj mi trinkis kvantojn da ocea-a-no La suno dronis kaj ĉio bo-o-nis: Jen alkohol' por ĉiuj ni >//Refreno:// ====== En June kaj kune ====== La sama kanto aperas en la muzikalo [[june_kaj_kune]], sed kun ŝanĝita teksto. Ĝin kantas la roluloj 'Kaŝa' kaj 'Dilan': ===== Teksto ===== K: Kiam mi iris al la kongreso Pri mia studo malprogreso Sed pri kareso granda sukce-eso: Jen alkohol' por ĉiuj ni Ĉiuj: Alkohol', alkohol', Alkohol', alkohol', alkohol', Tien ĉi venis por ebriiĝi Pri esperanto fajfas ni Tien ĉi venis por ebrii-i-ĝi, Pri esperanto fajfas ni D: Ĉe trinkotablo estas amikoj Por plaĉe klaĉi sen fuŝefikoj Sen polemikoj, kaj sen kriti-ikoj: Jen alkohol' por ĉiuj ni Ĉiuj: Alkohol', alkohol', Alkohol', alkohol', alkohol', Tien ĉi venis por ebriiĝi Pri esperanto fajfas ni Tien ĉi venis por ebrii-i-ĝi, Pri esperanto fajfas ni {{tag>kanto litero_j filmo}}