====== Jen granda tag’ ====== ^Muziko|Radim Kudla| ^E-teksto|[[wpeo>Julio Baghy]]| ^MIDI|{{:muziko:jen_granda_tag.mid}}| Vidu ankaux: [[al_venko_kanto|Al venko]] ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:jen_granda_tag.png}} Jen granda tag': flirtas la flag', sxvelas la brustojn nova sento. Triumfa, kant' de Esperant' ehxas miloble tra l' silento. Gxojrozo pompas sur la vang', aklame kantas cxiu lang': "Al venko! Al venko! Al fina glora venk'!" Jen verda stel' lumas al cel'. Vojon gxi montras al homaro. Pro sankta flam' mortos malam', falos en polvon cxiu baro. Gxi kreas por eterna glor' la novan mondon en la kor'. "Al venko! Al venko! Al fina glora venk'!" Homama ver' regos sur ter'. Bonon alportos nia peno. Post vivofin' sekvos ja nin de la homaro — danka beno. Libere flirtu verda flag', proksime estas jam la tag' "Al venko! Al venko! Al fina glora venk'!" {{tag>kanto litero_j kanto esperanto notoj midi}}