====== Jen kanto al klara ĉielo ====== ^Teksto|Harald Bergstedt| ^Esperanta teksto|[[H. E. J.]]| ===== Teksto ===== Jen kanto al klara cxielo, al sxtormo kaj aviadil'! Jen kanto al fora kastelo kaj eta kaban' en humil'! Jen kanto al urbaj domegoj kun lum' de milnombra hejmar'! Jen kanto al stelbrilaj gregoj kun svarmoj da viv' sen avar'! Jen kanto al cxiuj nacioj! — ho, kiam tutmondfamili'? al rasoj kaj al religioj en kvazaux paserkoloni'! Jen kant' al la suno de l’ mondo kun birdvocxa hxor' en esper' por sano, prosper' kaj fekundo, kun pac' kaj fratec' sur la ter'! {{tag>kanto litero_j dana}}