====== Jen la dometo ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Támhle chaloupka| ^MIDI|{{:muziko:jen_la_dometo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:jen_la_dometo.png}} Jen la dometo, cxu mi iru gxin? /: Cxu vi, kara, dormas, aux cxu vi min auxdas, mia amatin'? :/ Ah, mi ne dormas, mi ja auxdas vin. /: Sed en nuna horo, mi ne povas, koro, ah, vidigi min! :/ Se vi ne volas, do adiaux nun! /: Mi vin ja ne tenos, mi plu ne revenos, al vi, mia sun'! :/ Se vi ne venos, ne malgxojos mi. /: Alian elektu, kaj plu ne difektu herbon apud ni! :/ {{tag>kanto litero_j cxehxa popola notoj midi}}