====== Jen la maro al Danio ====== ^Muziko|melodio de: Danmark, dejligst Vang og Vænge| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Jen la maro al Danio estas voj' por viv': Fago, kverko kaj abio, kampo kaj dekliv' speguligxas en la akvoj; vaporsxipoj kiel drakoj flugas, portas belajn varojn kaj akcelas farojn, Tian limon ni tre sxatas — estas ja ligil' — sed la limon, kie batas post la patro fil' kontraux frato nigra, blanka en milit' sovagxa, sanga: gxin penadu ni forigi kaj al pac' instigi. Cxar anstataux bluaj maroj inter land' kaj land' estas depost mil da jaroj muroj cxe la rand’ de suspekto, miskompreno kaj nebulo de veneno — — sed en cxiu ajn popolo vivas bona volo! Do laboru, novspirita esperanta hom', por la tute malfermita bela, dana dom'! Jen cxe niaj belaj bordoj mar' kaj malfermitaj pordoj estu benportantaj iloj inter mil kaj miloj! Nian songxon pri Danlando en estonta hel' — sen milita propagando — sub la verda stel': helpu gxin efektivigi, la felicxon perfektigi inter niaj fagarbaroj cxe la bluaj maroj! {{tag>kanto litero_j esperanto}}