====== Jen la pafklik' ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^E-teksto|?| ^Kantas|[[La Pafklik]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>6cAz332offU}} joah Katakana h~~~ Platano La Pafklik Jeah h~~~ Jeah Alvenas ĉe la dorso kaj rompas cervikon Staras kiel urso, provokas panikon De ĉiuj elektitaj ni estas unikaj Deklaras militon al ĉiuj skeptikaj La popoloj alvokis nin ĉar ni efikas La mesaĝo per nia rep’ amplifikas Fakte kaj reale mankas repon enbutike Do ni esprimas esperanton polemike Repas por mono ne por la plastik’ Sed ĉefe ni muzikumas por la efik’ Forgesu ĉiujn aliajn muzzieikojn Nur aŭkultu niajn mirindajn diskojn Jen Platano, jen mia lirik’ Mi tro ŝatas parolachi sur elektronik’ Tranĉas la ritmon kiel ŝuriken’ Sub haŭte dolore iras ŝriken Ni apenaŭ ekzistas kaj ni jam estas klasik’ Konataj de Ĉinio ĝis Afrik’ Frenezas ni, ĵus fuĝis el klinik’ Kaj per niaj vortoj vekiĝas la publik’ Jen murdistan teknikon Kaj nun vi konas la Pafkli...kon vi konas la Paf...kli...ko...........n Jen la Pafklik’! Jen la Pafklik’! Jen la Pafklik’! Jen la Pafklik’! Jen la Pafklik’! Jen la Pafklik’! Jen la..... Pafkli.....k’! Jes ja, Katakana, jen nomo mia Kaj nun mi daŭros ne haltigebla Ĉar mi certe havas multe da aferoj direndaj Mi esprimu pri temoj revoluciemaj Jen sincera repaĵo en mondo de fekuloj Tempas ke la homoj malfermu la okulojn La kliko de la paf’ estas jam puŝita La mensogado estas nun fuŝita Mi estas la plej bona en ĉiuj ĵargonoj Mi malkombas eĉ senharulojn per ciklonoj Ŝatata de ĉiuj inoj tra kontinentoj Dronas eĉ fiŝoj pro rimaj torentoj Ni faligas birdojn per laŭta tertremo Inter ĉiuj muzikoj estas ni la kremo Dum ni repas ni ne ricevas salajron Nur celas ni esperantie eki fajron Averto, alvenas ni kamikaze Enumas la kanton sen perifraze Rekte kiel aŭtoŝoseo ĝis via kapo Nia albumo, nur venonta etapo Fekigas ĉiam la konsti...pon Kiel la VerdVarmĈilipipro Ĉe ĉiuj koncertoj amasas viktimoj Ni foje troigas en niaj rimoj Produktegas kiel mi estus Vinilkosmo Ni sendis konkurantojn al la kosmo Pafklik umas en ĉia stilekzercoj Ni unue ĉion elpensis kiel la persoj Atentu ĉar antaŭ debati mi estas violenta Kiel Snoop drogumas kaj flugas kiel Clark Kent Kiel vagado inter la novulinaj kruroj Mi malrapide elsendas vin al plezuroj Jen la Pafklik’! Jen la Pafklik’! Jen la Pafklik’! Jen la Pafklik’! Jen la Pafklik’! Jen la Pafklik’! Jen... la Pafkli......k’! {{tag>kanto litero_j filmo e-sona_filmo esperanto hiphopo}}