====== Jen la suno venas ====== ^Esperanta teksto|[[C. Graversen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Se, nu stiger Solen af Havets Skød| ^Originala teksto|[[Jakob Knudsen]]| ===== Teksto ===== Jen la suno venas el mara sin', ond' kaj nubo flamas en lumkulmin', cxio plenjubilas, sen iu son' venas teren nun la lumigx-ordon'. Spiri pulmplenige nun volas mi', lauxdi la tagigxon al mia Di', danki, ke min ravas la taga hor’ malgraux mortminaco kaj pek-angor'. Mi kun danko sentas, ke sunmaten' en mi mem levigxas je tagalven', ke forpasas nigra animmizer', se „laux Dia volo” nur estas ver'. Ho, ke vi permesu min, kara tag', premi vin alkore per simpla brak’, nomi vin per nomoj de aminklin': panjo, fratineto kaj amatin’. Maroj super maroj el flua lum' kaj cxirkauxe flustra venteto-zum', kvazaux spirus cxiu cxielradi', ho, eterna Patro, Kreinto, Di'! Min allasu nun al la nigra val', for de cxiu lumo, al mortfatal'. Li infanon sian protektas ja, gvidos nin alsupre, al lum-era'. Tiam relevigxos orbrila sun'. Cxiuj ombroj mortos pro viva lum'; ha, triumfjubilo, beata gxu': nun eterne brilas la lumo-flu', {{tag>kanto litero_j dana}}