====== Jen lando kun arbar' ====== ^Esperanta teksto|[[J. WULFF]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Der er et yndigt Land| ^Originala teksto|[[A. OEHLENSCHLAEGER]]| ===== Teksto ===== Jen lando kun arbar' el belaj largxaj fagoj /: cxe la Baltika Mar'. :/ Monteto kusxas apud val', Danlando gxi nomigxas, /: la alta Freja-hal'. :/ Antauxe de l' batal' ripozis tie viroj /: en vest' el fer' kaj sxtal' :/ Milit' al ili estis gxoj', nun dolcxe ili dormas /: sub bauxtasxton'((memorsxtono)) cxe l' voj'. :/ Gxis nun la blua mar' beligis tiun landon, /: ornamis gxin arbar' :/ Kaj nobla, cxarma virinar', kaj bravaj viroj logxas /: sur dana insular'. :/ {{tag>kanto litero_j dana}}