====== Jen levas sin ====== ^Teksto|Jeppe Aakjær| ^Esperanta teksto|[[Poul Thorsen]]| ===== Teksto ===== Jen levas sin el nebuletoj Jutland' kun valoj, montetoj, kampar', kun dorso al sud' kaj al nordo la pland' gxi nestas cxe dunoj kaj mar'. Sed mankas trankvilo por songxo kaj rev', cxar pacon ne konas la bord', sed frapas la sxtorm', ne eblas la dorm', dum pugne martelas marfort'. Ruligxas la akvoj tra largxa la val' humile laux kurboj de l’ ter' kaj glitas majeste al mar' en spiral' neniam igxante river'. Sed vidu la glimon en frua auxtun', dum salmoj eksaltas en flu', argxentas la bril' de l’ suno kaj mil roseroj sur junkoj en sku'. Erikoj susuras, kaj tintas sekal', kraketas en cxiu pajler', vaporas la nuboj en kirla portal' pelante ombregojn sur ter'. Abeloj sin jxetas ebrie laux mur' survoje al hejma idar', el fora pordeg' sin levas la blek' de ehxa cxevala fanfar'. Jen staris sur verda herbejo kaban', kaduka pro sxulda la prem'. Kolbasoj sur sxnur' estis cxambra ornam', klinigxo kamentuba em'. Cxar flirtis hirundoj sub ruba tegment' kaj floroj cxe soklo kaj stuk', sin plektis absint' el nest-labirint' kun ovoj sub verda sambuk'. Cxi-dome radsxpinis la mia patrin', sub traboj klinigxis la kap', kaj mame sxi nutris la fraton kaj min kantante dum sxpinrada frap'. Ripozon ne trovis sxi antaux la dorm' sub rugxa papava kovril'. Se premas cxagren', kaj troas la pen, pilgrimas mi sxin en humil'. Cxar kiom valoras mizera la viv' kun trompoj kaj vana vantec' sen junka loketo cxe vala dekliv' por koro tremiga kares'! Se ne ni migradus de plej fora mar', ecx kurbaj kaj sulkaj gxismort', al kluka kviet' de la riveret' kisita infane sen vort'. Benata vi land', kie logxas en vent', popolo de mank' kaj sufer', senhejme mi vagis mem sen la pretend' al peco de via la ter'. Al mi vi donacis la vivon kun dev' kantadi pri hejma medi'. Sonoru la lir', gxis cxesos la spir' en tombo dotita de vi. {{tag>kanto litero_j dana}}