====== Jen mia numero ====== //Kantas [[Team']], Habera/ Hevier - Martinelli// ===== Teksto ===== Cxu povas esti vi grava veninte el songxoj, lud' kaj kin'? Cirkulas dir', eble prava, pri multaj, kiuj koncernis vin. Tro diafanas la ombrelo kaj pro tru' ne sxirmas vin kaj kion vi faru el gxi? Sekretaj faltoj en la kor' ofendas vin... telenvoku al mi! //Refreno:// >Jen mia numero >alvoku kiam aperos solecoprem', >senta sincero >estas cxe mi, amikem'... Vi estas nur ajnulino konata tra songxoj, lud' kaj kin', sed sxajnas ke mia destino, estonte, certe koncernos vin. Tro diafanas la ombrelo kaj pro tru' ne sxirmas vin kaj kion vi faru el gxi? Sekretaj faltoj en la kor' ofendas vin telenvoku al mi... >//Refreno// {{tag>litero_j kanto roko}}