====== Jen Mondo Je Jaro Denove Oldigxis ====== //Teksto kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Jen mondo je jaro denove oldigxis, Sed cxu maturigxis? Sed cxu felicxigxis? Sed cxu oni lernis pardoni kaj danki? Ho, stultaj demandoj. Respondoj ja mankas. Obstine ripetas erarojn miljarajn Kruela homaro, malsagxa homaro. Kaj spektas la kosmo cxi cxion kun tristo - Cxu endas simila racio ekziston? Ja tiuj formikoj, ludantaj per morto, Kracxantaj al sorto, strebantaj al forto, Sin vidas egalaj al kreema Dio, Sed mem nur detruas, kreante nenion. Cxu estas espero je homa survivo Sen murdi aliajn, sen krei barilojn? Ve, vanas demando gxis kiam, subite La hom' cxe l'abismo sin trovos, mirite. {{tag>litero_j kanto}}