====== Jen nia Viv-River' ====== ^Muziko|[[barok_projekto|BaRok' Projekto]]| ^Plenumo|[[barok_projekto|BaRok' Projekto]]| ===== Teksto ===== {{youtube>VG3cT6wi0ew|Filmo de Vinilkosmo}} En la plej bela tag’ Sub helo de la sun’ Ni miras tiun belaĵon Plena de viv’ estas ĝi. La birdoj sur ĝin flugas Kaj focenoj bele naĝas Ĝi ofertas la nutraĵon, Bongustajn fiŝojn ni kaptas. //Refreno:// >Jen nia viv-river’ >Kie ĝermas ĉia viv’ >Ja ĝi estas donacema (malavara) >Por ĉia viv’. La Kapibaroj plonĝas Por sin bani ĉe river’ Same ni tion faras Renovigante nian forton. La akvo flue kuras Kaj jaguaro trinki venas. La kajmano ja embuskas Iun senatentan beston. >//Refreno// Jen nia viv-river’ Kie ĝermas ĉia viv’ Ni deziras havi ĝin Je la etern’ {{tag>kanto litero_j filmo}}