====== Jen via mondo ====== ^Teksto|Woody Guthrie| ^Traduko|Wouter Frank Pilger| ^Kantas|Duo Espera| Laux la melodio "This land is your land" ... ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:jen-via-mondo.png?400}} Refreno: >Jen via mondo, jen nia mondo, >Kun monta negxo kaj mara ondo, >De la tropikoj gxis la polusoj. >Jen vasta mond' por cxiuj ni. Kiam mi iris sur voj' sen celo, Jen supre brilis blua cxielo, Kaj orregalo estis grena valo: Jen vasta mond' por cxiuj ni. >Jen nia mondo... Vagante, spurojn mi sekvis lerta, Kaj min turmentis soif' dezerta, Dum mi sopiris, iu vocxo diris: Jen vasta mond' por cxiuj ni. >Jen nia mondo... Mi la okulojn sxirmis per mano, Kaj mi vidis ondojn de l' oceano, La suno dronis kaj iu vocxo sonis: Jen vasta mond' por cxiuj ni. >Jen nia mondo... Jen vasta mond' por vi, Jen vasta mond' por mi, Jen vasta mondo por cxiuj ni. {{tag>litero_j kanto angla notoj}}