====== Jen Viburno Floras ====== //Rusa kanto.// ===== Teksto ===== Jen viburno floras kampe cxe l'torent'. Mi ekamis knabon je malgaja sent'. Amas mi la knabon je malgxoja sort', cxar por la konfeso ne trovigxas vort', cxar por la konfeso ne trovigxas vort'. Kaj ne kaptas scio naivulon lin, ke pri li meditas iu junulin', en la akvon flugas la viburna flor', sed la am' knabina ne ekflugas for. Sed la am' knabina floras ja sen fin'. Kiel ekkuragxi kaj eldiri gxin? Mi vagadas sola, muta pro timem'. Kara mia, bona, vi konjektu mem. {{tag>litero_j kanto rusa}}