====== Jerusalemo de or' ====== ^Teksto/Muziko|Naomi SxEMER| ^E-teksto|[[J. MURJXAN]]| ===== Teksto ===== Vinece klara mont-aero kaj pina bon-odor’ sxvebadas en la vent’ vespera kun sonoril-sonor’ >En dorm’ de arboj kaj sxtonaro songxanta kasxas sin la urbo, kiu sola staras kun mur’ en sia sin’. //Rekantajxo:// >//Jerusalem' de vera or' De kupro kaj de luma kron' Por cxiu kant' cia Estas mi violon’.// (2-foje) Malplena restas plac’ merkata Sekigxis puta font'. En urb’ Antikva vizitata Ne estas Templa Mont'. >Kaj hurlas ventoj kun malgxojo En grotoj de l' rokar’. Neniu laux Jerihxovojo Al Sala iras Mar’. //Rekantajxo:// Sed ornamante cin hodiaux Per kron' kaj poemet', Mi estas id’ plej eta cia, Last-vica plej poet’. Cxar brogas lipojn cia nomo Kiel kiso de Seraf’ De l'ora urb’ Jerusalemo Neforgesebla rav’. >Al ciaj ni revenis fontoj, Al la foira zon’ Jen ehxas cxe la Templa Monto La sankta korna son’. //Rekantajxo:// Sun-miloj brilas jam kun gxojo En grotoj de l’ rokar'. Ni ree laux Jerihxo-vojo Al Sala iras Mar’. {{tag>kanto litero_j hebrea}}