====== JES, JES, JO ====== ^Teksto|[[Platano kaj Emcxjo]]| ^Muziko|?| ^E-teksto|[[Platano kaj Emcxjo]]| ^Kantas|[[Platano kaj Emcxjo]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>fX9sybHd3e0|Muziko kaj subtitoloj}} Platano kaj Emĉjo (karaokeo precize) •Platano•-Kaj nun vodko fluas en mia gorĝo, gekaraj Por malsekaj okuloj vido ne estas tre klara Preskaŭ nur Ĵubruv' kaj bigos' por mia stomak' Por trovi, malkovri vivon de malmonak' Festo la plej bona malkovro ekde sekso Jen forgesado de problem' kaj eĉ de komplekso Halo varsovia vent', amiko Irek Podkasta intervju', metu "mic" sur "rec" For de l'enuo ke la viv' estu Festo, Festo, senlima Tutmonde de Telaviv', Budapeŝto ĝis Lima JES Elli, Goŝka, Saŝka, Aga kaj Rufino Jes ja... esperante ke neniam estu fino •Emĉjo• Sub neĝo okazas nia festo jes ja Klopodas ni ne droniĝi sub neĝo tro multa Veninte per longa vojo trajna karavana sen fin' Festas eljungiĝas seksperimentemulin' Kio okazas ĉio ŝanĝiĝas ĉiĉeronante Nun de korpo al korpo sangon ekbruligante Seksperanturistino vagadas en la homa bazar' Tion vi volis jam delonge, JES •1+2•-al la nova jar' Reklamkondomoj ĉu vi havas nun viajn Pro niaj trifoje amuziĝu umu ie ajn Via seksa besto revelacias vian naturon Dumjare vi subpremis, nun ek! •1+2•-en malpuron //•1+2•-Jes Jes Jo kaj vi ne haltas Jes Jes Jo ĉar vi ne povas Jes Jes Jo kaj vi ne haltas Jes Jes Jo ĉar vi ne povas// •Platano•-Dank'al Emĉjo ne plu temas pri deprimo Ni nur bezonas novajn klubaninojn "Saluton kiel vi?" sufiĉas por nia ekzisto Intermama ornamaĵo... kruco kun kristo Kiam vi diris ke vi loĝas en Litovio Jam pensumadis pri eblo iri al lito via En serĉado de granda am' indas sin dediĉi "You're my destiny" kiel Lionel Richie Post lekado de komuna gumo ni fingrumas Ho ve pro tim' de seksumado ŝi figraŭlas Kiel solvi? Sen salivi pro vi slava virin' Diboĉu kun mi ĝis la nokto nokto fin' Klik klak bum molotovas nia koktelo Pafklik memzorgas ŝi iris sole al hotelo Eble ŝi romantikas kiel rozo de kataluno Certe ŝin tedegis per piĉ' kaj kac' aludo •Emĉjo•-En vintron por vi venis, kara mia kor' Frostas la vento, ho kia malvarm' Mi venis por vi multe pli ol por amor', Profunde io tiklas min, kia stranga ĉarm' Tra landoj ni trajnas al sonĝo komuna Dum semajno travivas pli ol eĉ dum jaro En tempo ne nuna, vetero belsuna Neĝas en mian koron dum estas ni paro Kio okazas nun? ho, kia diboĉul' ! Ne revu pri amo, en via vodka nebul' Kiam vi revenos trinkejen, atendos jen Nur por vi sambezona verva knabino sen ĝen' Ek kaj JES kaj FESTO FESTO FESTO Vi nun aliĝu vidu viajn emojn de besto Kun Kvenĉjo kaj Emĉjo, Alekĉjo kaj Makĉjo Vi ne iros rakonti pri ĉio al paĉjo //•1+2•-Jes Jes Jo kaj vi ne haltas Jes Jes Jo ĉar vi ne povas Jes Jes Jo kaj vi ne haltas Jes Jes Jo ĉar vi ne povas// ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www.ipernity.com/blog/lapafklik/221837|La Pafklik (Platano) ĉe Ipernity]] * [[http://www.ipernity.com/home/58061|Azaŭak (Emĉjo) ĉe Ipernity]] * [[http://hiphopesperanto.blogspot.com/|hiphopesperanto.blogspot.com]] * [[http://www.ipernity.com/group/esperanto-rap|esperanto hiphopo/rap diskutlisto ĉe ipernity]] * [[http://www.podkasto.net/|Varsovia Vento]] * [[http://www.ipernity.com/home/68004|Irek]] {{tag>kanto litero_J}}