====== Joĉjo mia talenta fil' ====== ^Muziko|Aleksander Argov| ^Esperanta teksto|[[Amir NAOR]]| ^Esperanta plenumo|[[Israela Becker]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|יוסי ילד שלי מוצלח| ^Originala teksto|[[Hilel Omer]]| {{youtube>AZtbsFXS7go?medium}} ===== Teksto ===== Sun' en la ĉielo pendas, Panjo sian filon sendas Lakton portu el l' bazar' Restu for de stulta far' Joĉjo, mia talenta fil' Joĉjo sur bulvardo iras Kio okulfrapis lin Staras apud la vitrin' Jen katido lama migras Li brakumas kore ĝin Panjo hejme plu atendas Kie Joĉĵo? Mankas lakt' Jen li venas ŝi atentas Kio? Estas ĉarma kat' Jen donaco nur por vi Ho ve, mia talenta fil' Sun' en la ĉielo pendas, Panjo sian filon sendas Panon portu el l' bazar' Iru nur sur trotuar' Joĉjo, mia talenta fil' La bulvardo okulumas Kio estas tiu bril' Sendas li okulojn mil Harmoniko eta lumas Li liptuŝas kise ĝin Panjo hejme plu atendas Kie Joĉĵo? Mankas pan' Jen li venas ŝi atentas Kion tenas li en man'? Harmoniko nur por vi Ho ve, mia talenta fil' Sun' en la ĉielo pendas, Panjo sian filon sendas Pomon portu kaj ne plu Ne forgesu tion nun Joĉjo, mia talenta fil' Joĉjo! la bulvardo flustras Kun odoroj miliard' Ĉien kuras la rigard' Ruĝa flor' al li orkestras tie meze de l'bulvard' Panjo hejme plu atendas Kie Joĉĵo? Mankas pom' Jen li venas ŝi atentas Kio estas la arom'? Prenu floron! Nur por vi Ho ve, mia talenta fil' Dom' malplenas, mankas lakt' Mankas pan' kaj mankas pomo Sed plenplenas nun la domo: floro, harmonika kanto kaj miaŭa kat'... ===== Eksteraj ligoj ===== * https://verkoj.com/verkistoj/amir-naor/tradukitaj-kantoj/jocxjo-mia-talenta-fil/ - La traduko kun la originala teksto {{tag>kanto litero_"J" El_la_hebrea_lingvo Traduko}}