====== Joe Hill ====== ^Teksto|Alfred Hayes| ^Muziko|Earl Robinson| ^E-teksto|Jomo Ipfelkofer| \\ ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:joe-hill.png?500}} Lastnokte vidis mi Joe Hill, En songx' aperis li. Mi diris: "Cxu ne mortis vi?" – //Neniam mortis mi.// (2x) Ili ekzekutis vin, Joe Hill, Timigite diris mi. //Nu jes,// - respondis li kun rid' , //Sed tamen vivas mi! // (2x) Lu kupro-estro murdis vin, Mortpafis vin, Joe Hill! //La korpo mortis,// - jesis li, //sed tute ne l' anim' ! // (2x) Li staris apud mia lit' Kaj gxoje diris mi: Do, ne trafite, la spirit' //Gxi vivos plu sen tim' ! // (2x) Neniam mortis de Joe Hill La memor' al l' subpremad' . Subtenas laboristojn li En ilia batalas' . (2x) //En tuta mond' ,// - al mi li krias //Vi cxie trovos min, Kie strikas, luktas, liberigxas Frato kaj fratin' .// (2x) Lastnokte vidis mi Joe Hill, En songx' aperis li. Mi diris: "Cxu ne mortis vi?" //Neniam mortis mi.// (2x) ===== Klarigoj ===== Joe Hill //(1879-1915)// estis sveda enmigrinto en Usono. Tie li kontrauxbatalis la ekspluatadon de la laboristaro fare de la estroj de militaj fabrikoj. En sxajnproceso li estis mortkondamnita pro "murdo". Liaj lastaj vortoj antaux la ekzekuto //(la 19-an de novembro 1915)// estis: "Ne funebru pri mi - organizu vin!" {{tag>kanto litero_j usona notoj}}