====== Jokohamo - Mi decidis, mi iros al UK ====== ^Teksto|[[Daniel HADDAD]]| ^Muziko|[[Daniel HADDAD]]| ^Kantas|[[Daniel HADDAD]]| ===== Teksto ===== //Refreno:// >Mi decidis, mi iros al UK! Do vi aliĝu tuje, tuje tuj, vi gajnu rabategon de ili! Jokohamo, "Joka amo", suna klaro, rugxa flamo... Senegalo, naskas amon el la pac' vera! Kaj cxe vi volas mi vidi, milojn da homoj... Kaj cxe vi "Jokohan amon"! Salutojn plurajn, variojn havas ni se volas vi profiton vi renkontos tie cxi... Do jen Azio, Euxropo, Afriko, Amerik' bezonas nuran lingvon por profiti kun efik' Do vi venu tute placxe, dum kongreso tute novas, turni dekstren aux maldesktren mondvizagxon jen vi trovas... Kaj krome cxio estas pluraj renkontejoj: cxe haloj, prelegcxambre ecx cxe la necesejo... Se vi volas koni iun iru cxe la koridoro, antaux vi trapasos homoj kiuj levas ja la koron! El renkontigxoj oni vidas flaman kanton, komprene tutcerte kio estas Esperanto. //Refreno// Do vi profitu bone bone, do vi sekvu l' volon pri realigxo! Jokohamo, "Joka amo", suna klaro, rugxa flamo... Senegalo, naskas amon el la pac' vera! Kaj cxe vi volas mi vidi milojn da homoj... Kaj cxe vi "Jokohan amon"! {{tag>kanto litero_J}}