====== Jolanda ====== ^Muziko| Pablo Milanés | ^Esperanta teksto|[[Manno Montanna]]| ^Esperanta teksto|[[Jorge de Oliveira]]| ^Esperanta plenumo|[[Manno Montanna]]| ^Esperanta plenumo|[[Jorge de Oliveira]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo| Yolanda | ^Originala plenumo| Pablo Milanés | ^Originala teksto| Pablo Milanés | ===== Teksto ===== **Versio de Manno Montanna** Traduko: Manno Montanna Bonvole, vi aŭskultu tiun ĉi amdeklaron Certe ĝi estas pli ama ol nura kanzon’ Romantika sen atenti al tiaj formoj por ke ĝi ĉesigu la ŝtormon da sento -Mi amas, mi amas... -Eterne vin mi amas Se vi forestos, mi ne nepre mortos Sed se mi ja mortos, mi estu ĉe vi Mia solec’ sentas sin akompana Pro tio al mi kelk-foje necesas Via mano... Via mano... Eterna estas via mano Kiam mi vidis vin mi estis certa pri tiu timo ektrovi min senprotekta Pro mil kialoj vi nudigas min, mian bruston malfermas kaj ĝin vi plenigas Je amoj... Je amoj... Eterne plena je amoj Se iufoje mi estas tiel senkuraĝa mi rezignas rigardi la sunon matene Kredante preĝon, kiun al mi lernigis vi, Mi videtas anĝelon kaj ekkrias al vento: -Jolanda! -Jolanda! -Eterna vi estos, Jolanda! {{youtube>U3vLpPuh0-U?medium}} **Versio de Jorge de Oliveira** Portugallingva traduko: Chico Buarque Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira Jen ĉi kanzon' ja estas pli ol nur kanzon' Ĝi fariĝas mia amdeklaro Gracia sen ke mi pensu pri la ĝusta formo Sed senracia kvazaŭ ŝtormo Mi amas, mi amas, mi amas vin, mi amas Se vi forestas mia kor' sopiras Kaj se vi mortos mi vin akompanos Kiam soleco alvenas kaj frapadas Kaj mankas la varmo de via korpo Mi serĉas, mi serĉas, mi serĉas vin, mi serĉas Kiam mi vidis vin l' unuan fojon Mi estis certa, ke vi min malkovros Vi venas kaj tuj senhonte min nudigas Kaj ekbruligas mian fajron Mi ĝuas, mi ĝuas, mi ĝuas vin, mi ĝuas Kiam mi sentas miajn fortojn tuj frakasi Mi nepre ŝirmiĝas en via sino Dirante la preĝon kiun vi inventis Mi rigardas vin kaj ekkrias Jolanda, Jolanda, mi bezonas vin Jolanda! {{youtube>k2_JmD0YW2c?medium}} ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.brazilakolekto.com - akordoj kaj muziko {{tag>kanto litero_j traduko hispana}}