====== Jukajdi ====== ^E-teksto 3|[[P. Brunet]] kaj [[R. Demals]]| ===== Teksto ===== Jen studento antaux vi Ju-kaj-da, ju-kaj-di Ano de l’Akademi' Ju-kaj-da, kajdi Esti juna kaj student' Jen plej gaja vivmoment' //Rekantajxo:// >Jukajdi jukajda Jukajdi ajdi ajda Jukajdi jukajda Jukajdi ajda. Venas, onkla posxtmandat' Jukajda, jukajdi La unuan de l’monat'; Jukajda, kajdi La posxtiston kun honor' Tiras mi al mia kor'. Ho, biero kaj kolbas'! Jukajda, jukajdi Plena estas mia kas'? Jukajda, kajdi, Ho! plezuro kun frauxlin', Kiel mi amegas sxin. Gxoji pro la sankta pag', Jukajda, jukajdi, Volus mi je cxiu tag', Jukajda, kajdi, Sed la mono, ve, ho ve, En la posxo restas ne. En la mezo de l’monat' Jukajda, jukajdi, Mi en l'universitat' Jukajda, kajdi, Ofte studas kun fervor' Cxar la mono estas for. Glas' kaj posx' malplenaj nun! Jukajda, jukajdi, Grava estas mia pun', Jukajda, kajdi, Do se mi amuzis vin, Volu vi regali min. ===== Teksto 2 ===== **Jukajdi, jukajda** Sciu nun, samidean', jukajdi, jukajda, ke dependas via san', jukajdi kajda, de regula bonhumor' kaj cxiama senlabor' jukajdi kajdi kajda, jukajdi jukajda jukajdi kajdi kajda, jukajdi kajda. Laux spertita homa kon' plej utila estas mon' tial do naskigxu vi en ricxega famili'. La virinoj, jes enver' tauxgas tre por amafer' prunteprenu sen cinik' la edzinon de amik'. Kaj por peli zorgojn for tauxgas cxiam la likvor' tial trinku kun kuragx' ecx dum plej maljuna ag'. Al sanigo de l'stomak' helpas cxefe la tabak' tial fumu dum la viv' pli ol ecx lokomotiv'. Kaj se malgraux la princip' ne plu fumas via pip' estas tial ke, sen dub', malpurigxis gxia tub'. Vivu am' kaj bonhumor' kaj tabako kaj likvor' Post la vivu kun enu' dormos ni en tomba fru'. ===== Teksto 3 ===== Pro l' unua sunradi', jukajdi, jukajda, Dormo estas for de ni, jukajdi, kajda: Gxoja kanto el tendaro, Tondras kiel la fanfaro. Gxoja kanto el tendaro, Tondras kiel la fanfaro. //Rekantajxo// >Jukajdi, jukajda, jukajdi, kajdi, kajda, Jukajdi, jukajda, jukajdi, kajda. Ligu frue en maten', jukajdi, jukajda, La tornistron per rimen', jukajdi, kajda; La kor' plena de kuragxo, Kaj surdorse la bagagxo. La kor' plena de kuragxo, Hej, antauxen kun bagagxo. //Rekantajxo// Tra la vasta region', jukajdi, jukajda, Ne cerbumu pri la mon', jukajdi, kajda; Cxiam gaje sur la vojo, Kantu ni por nia gxojo. Cxiam gaje sur la vojo, Sonu kanto, vivu gxojo. //Rekantajxo// Cxu hazarde, cxu destin', jukajdi, jukajda, Placxa loko tentas nin, jukajdi, kajda; Plej rapide la tendaro Staru jam sur la kamparo. Plej rapide la tendaro Sxirmas nin sur la kamparo. //Rekantajxo// Vespermangxo en natur', jukajdi, jukajda, Cxiam estas replezur', jukajdi, kajda; El la fajro brílas lumo, El la brancxoj nubas fumo. El la fajro brilas lumo. El la nuboj lumas luno. //Rekantajxo// Ni ne grumblu pri veter', jukajdi, jukajda Cxiam estas replezur', jukajdi, kajda; Gxuas ni ja de l' favoro, De konstanta bonhumuro. Gxuas ni ja de l' favoro, De la gxoj' kaj bonhumoro. {{tag>kanto litero_j}}