====== Juna amo ====== ^Muziko|[[Heinr. BUNGART]]| ^Esperanta teksto|[[Karl GIEßMANN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Schön Elschen saß am Fenster| ===== Teksto ===== Elinjo cxe fenestro Ekbrodis kun pasi'; Sur frunto ses bukletojn, Sur cxiu flanko tri. Junulo amoarda Alvenis kun graci'; Sur lipo ses haretojn, Sur cxiu flanko tri. Jam baldaux plej fervore Koketis li kaj sxi; Li markis ses kisetojn, Sur cxiun flankon tri. La patro vidis tion, Indigne diris: "fi!" Ses donis al junulo, Sur cxiun flankon tri. {{tag>kanto litero_j germana}}