====== June kaj kune (kanto) ====== La fina kanto de la muzikalo [[june_kaj_kune]], mem titolita **June kaj kune**, estas kunmetaĵo de diversaj kantoj aperintaj pli frue en la muzikalo, sed kun nova teksto. Ĉiuj aktoroj aperas en ĝi. ===== Teksto ===== //(melodio: [[esperanto-tragedio|Jen Esperanto]], komenco)// Ĥ: June kaj kune, la muzikalo Post longa rakonto nun finiĝas spektaklo La monda kongres’, nun estas ĉe sia fin’ J: Mi longe vagadis, nur svage agadis Ne estis plan’, en mia viv’, mankis cel’ kaj motiv’ La sekva volontulo, de tejo nun fariĝos mi Por vi //(melodio: [[ho_trajnkaravan]], strofo)// Sa: Malplena dom’, la homoj for La buso iris antaŭ hor’ Via nova prezidant’ Nun gvidos per kant’ Mi: Kongresanoj, sekvu min Longa voj’ atendas nin Sed per amo en team’ Alvenos ni jam //(melodio: [[la_fina_venko]], fino de rekantaĵo kaj strofo)// H+V: Al la fina venko! H: Niaj kontraŭuloj suferis pereon V: Kaj dume mi gajnis pli grandan trofeon An: Kuraĝon kaj amon trovis mia fratet’ H: La fratet’ H+V+An: Sukceso por ĉiuj en ijk! //(melodio: [[organizanto]], rekantaĵo)// L: Kial mi iĝis TEJO-prezidanto? P+As: Tiom da debat’ Ĥ: Tiom da debat’ P+As: En la komitat’ Si: Sufiĉas nun esti organizanto Si+L: Do ni iru for P+As: Ili iras for Si+L: Sed ne el la kor’ //(melodio: [[jen_alkohol]], rekantaĵo)// K+T: Muzikal’! Muzikal’! Muzikal’, muzikal’, muzikal’! D: Tien ĉi venis por amuziĝi. K+T+D: Pri-i la temo fajfas ni. //(melodio: [[skajpu_baldau]], ponto)// O+S: Mi jam sopiras al la venonta kongreso Mia konfeso, mankas kongre-e-so. Ĥ: Denove estos junularkongreso, Ĉiam sukceso, en la kongre-e-so. //(melodio: [[esperanto-tragedio|Jen Esperanto]], fino)// Ĥ: June kaj kune! {{tag>kanto litero_j}}