====== Juneco perdita ====== ^Auxtoro|cxeha popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>A. Neužil]]| ^MIDI|{{:muziko:Juneco_perdita.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Juneco_perdita.png}} Ekbruegis montoj, ehxas for arbaroj; Kial vi pasis for, miaj junaj jaroj, Vi, junaj jaroj? Miaj junaj jaroj gxuis nek gajecon, Nek de l’mond’ ian ajn spertis mi aprezon, Ian aprezon. Vin, juneco, vin mi perdis, mian karan, Kiel sxton’ falas for, for en akvon klaran, En akvon klaran. Tiu sxtono tamen turnos sin felicxa — Sed junec’ mia ne estas revivigxa, Ne revivigxa. {{tag>kanto litero_j cxehxa popola notoj midi akordoj}}