====== Junipera Arbet ====== //Auxtoras A. SUHXANOV, e-teksto de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Min vizitis en songx' junipera arbet', Min atingis el foro mirinda tintet'. Ametistaj globetoj sonis je simfoni' Kaj en nokta silent' gxi ekplacxis al mi Bonodoris tra dormo al mi konifer' - Junipera arbeto en nokta aer'- Mi rimarkis en fleksoj de l'brancxa skelet' Iom vivan similon al via ridet'. Junipera arbet', junipera arbet', Degelanta en ombroj rideto-fumet'. La rideto, kasxita sur pingloj kaj en, Kiu pikis min morde, kvazaux guto-venen'. Post fenestro - gxarden', la gxarden sen foli'. Nuboj flugas kaj flugas, unu post la alia. Senfolia gxarden', de l' arbet' siluet'. Ho, pardonu vin Di', junipera arbet'. {{tag>litero_j kanto}}