====== Junproletoj ====== ^Muziko|Laux melodio de: Wij zijn jong. (A.J.C.)| ^Teksto|J. Burger| ===== Teksto ===== Gejunuloj proletaraj Ni, el cxiu kontinent', Vi el nord', sud', oriento, Same vi el okcident' Estas filoj de l’ tutmonda Proletara famili'; Cxiuj volas kunbatali Por pli bona homsoci'. Nek landlimoj, nek koloro De la hauxt' disigas nin; Cxion, kio nin disigas, Ni kontrauxas kun obstin'. Ni ja ne diferencigas Tuthomaron laux la ras', Cxar ni spertis proprakorpe Diferencon nur de klas'! Tial volas al gepatroj Helpi ni, ke sur la ter' Estu for profitsistemo Kaj ke regu tutliber'! Strecxu cxiujn fortojn niajn Ni, venkuloj de l’ estont’; Staru ni kun niaj patroj Jam en unueca front'! {{tag>kanto litero_j dana laborista}}