====== Junulara marŝo ====== ^Esperanta teksto|[[J. v. SCHEEPEN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Jeugdmars| ^Originala teksto|[[ANDRE]]| ===== Teksto ===== Tra vejnoj vigle fluas sango, Cxar junaj ni, ne scias pri zorgec'. Por montri tion al vi cxiuj Ni kantas do laux dec'. En kiu ajn medi' Senzorgaj restos ni; Ni kantas lauxte, cxiu devas auxdi: En knaba jar' Vi gxuu, junular'. Ni restos forte kunligitaj, Malpac', kvereloj restos for de ni. Nin regas vere dolcxa sento, Amika harmoni'. Komprenu gxin de nun, Aperos tiam sun'. La bela tasko, nobla pro la celo Fortigas por La granda vivlabor'. Ecx kiam en la maljuneco Malvigle fluas sango pro la agx', Jen kelkaj karaj rememoroj Radios sur vizagx'. Subtenos ili nin Gxis al la vivofin'. Rebrilos cxiam la infana tempo En lasta hor' Kaj forta vivdolor'. {{tag>kanto litero_j flandra marsxo}}