====== Jutlando ====== ^Muziko|P. Heise| ^Teksto|H.C.Andersen| ^E-teksto|[[wpeo>Skeel-Gjorling]]| ^Origina titolo|Jylland mellem tvende have| ^MIDI|{{:muziko:Jutlando.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Jutlando.png}} Jutland’ kusxas inter maroj kiel granda runbaston’. Runoj estas tombegaroj meze de arbara kron’! Super erikejo revas mi en silenta, en silenta fantazi’. Sur la vastaj teroj floras erikeja arbustar'; flortapisxo bonodoras dolcxe vasten tra kampar'; sed nun baldauxe gxia bril' malaperas, malaperas sub plugil'. Jutland' kusxas inter maroj kiel granda runbaston', pri pasintaj mil' da jaroj nun rakontas cxiu sxton'. Al estonteco el la mar' sonas lauxte, sonas lauxte himno-klar'. {{tag>kanto litero_j kanto dana notoj midi}}