====== Ĵaluzo ====== //Kantas [[Kore]]// ===== Teksto ===== Frenezo, jen via vivdediĉo Trempadi min en malfeliĉo Ĉar vi nestas nun en mi Vikiĝis la envio Impulse keil best' en kaĝo Mi pleniĝas per sovaĝo Sen amikemo en spirito Tuj formortas konfido Frenezo, vi trapenetras min Vundiĝis koro kaj animo Mia viv' en mia mano Ĉu kuraceblas ĉi malsano? En via aĉa toksa fonto Kreiĝas hipokrita mondo Kaŭzo de l' simptomo Elŝprucu via vomo Frenezo, vi estas daŭra ĝeno Plenigas min per la veneno Mia mem' ne restas sam' Vi haltu, troas jam Vi, frenezo, naskiĝis de fantomo Vi, frenezo, patrino de malbono Vi, frenezo, floro de demono Vi, frenezo, forfluu via nomo Frenezo, ĉi psika sombra sorto Signas malforton Ja estas ama energio Por deturni min de vi De via nigra amara bildo For de via kaptilo Sed mia viv' en via mano Ĉu kuraceblas ĉi malsano? Frenezo, vi estas daŭra ĝeno Plenigas min per la veneno Mia mem' ne restas sam' Vi haltu, troas jam Vi, frenezo, naskiĝis de fantomo Vi, frenezo, patrino de malbono Vi, frenezo, floro de demono Vi, frenezo, forfluu via nomo Vi, ĵaluzo! Vi ĵaluzo! Vi, Ĵaluzo, floro de demono Vi, ĵaluzo, forfluu via nomo Ĵaluzo, vi trapenetras min Vundiĝas koro kaj animo Mia viv' en mia mano Ĉu kuraceblas ĉi malsano? ===== Eksteraj ligoj ===== * https://music.apple.com/us/album/jhaluzo/627213754?i=627213756 - "Ĵaluzo" ĉe iTunes * https://www.deezer.com/us/track/65803308 - "Ĵaluzo" ĉe Deezer * https://open.spotify.com/album/0y3I3elJEfhSNwaWfToOXj - "Ĵaluzo" ĉe Spotify {{tag>kanto litero_jx}}