====== Ĵus naskiĝis ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Ĵus naskiĝis infan' de Di'; Sonu la ŝalmo kaj la trumpeto. Ĵus naskiĝis infan' de Di'; Gaje sonu la melodi'. Kristo venos laŭ la vizi', Laŭ aŭguro de la profeto. Kristo venos laŭ la vizi'; Venos tempo de harmoni'. Ĵus naskiĝis infan' de Di'; Sonu la ŝalmo kaj la trumpeto. Ĵus naskiĝis infan' de Di'; Gaje sonu la melodi'. Plaĉe belas Li kun graci'; Ĉu ne ĉarmas la infaneto? Plaĉe belas Li kun graci', La Savanto kaj la Mesi'. Ĵus naskiĝis infan' de Di'; Sonu la ŝalmo kaj la trumpeto. Ĵus naskiĝis infan' de Di'; Gaje sonu la melodi'. La novaĵ' estas sensaci': Eta Reĝo en dormkvieto. La novaĵ' estas sensaci'; Ni adoru Lin kun pasi'. Ĵus naskiĝis infan' de Di'; Sonu la ŝalmo kaj la trumpeto. Ĵus naskiĝis infan' de Di'; Gaje sonu la melodi'. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/jhusnaskighis.htm