====== Kafejo super la rivero ====== ^Muziko|cxeha popola| ^E-teksto|[[wpeo>Josef Cink]]| ^Origina titolo|Kavárna nad řekou| ^MIDI|{{:muziko:kafejo_super_la_rivero.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:kafejo_super_la_rivero.png}} Unua gast' la suno estas en kafejo cxe river'. "Bonvenon, jen la mangxokart'," al gxi mi diras kun sincer'. Al fora marflu' de river' forprenas cxion, kio min cxagrenas. Songxis mi senzorge pri somer'. //Refreno: // >La la la la la la la la la la la la la Pro vaporsxipo kaj remork' torentis la rivera flu', silur' primokis fisxkaptanton kaj eknagxis iom plu. Cxe mi por kafo jam la akvo bolas, mi ankoraux dormi volas, vekas min sun' sur ciela blu'. //Refreno// La sunon mi prikantas en kafejo super la river', mi sidas sola sur la bordo kiel gast' kaj cxefkelner'. La kluzojn kaj kaskadojn mi rigardas, sun matena preskaux ardas, milda kaj felicxa estas, cxirkaux la river' cxeestas bela la mateno de somer'. //Refreno// {{tag>kanto litero_k kanto cxehxa notoj midi}}